Lirama

Persone - Kaj tiel plu

Antaŭ momento restis iom da esper'
Ke ĉio, kio estis, estis ver'
Simpla fragmento, eta peco, nura er'
De ĉiuj viaj vortoj pri tener'

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Longan atendon tra la vintro kaj aŭtun'
Mi jam eltenis malgraŭ la malkun'
Kiam aŭdiĝis la verdikto kaj la pun'
finfine sur la sojlo de fortun'

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Aŭguristo diru, montru ĉion jam
Estonteco malkaŝiĝu, ĉu ĉagreno, ĉu malam'
Pacienco elĉerpiĝis, regas nun enu'
De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu
De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu

La pasinteco, kia honta fi-ŝarad'!
Ĉu iam lernos mi de l' misagad'?
Ĉiam novaj maskoj en la vivomaskerad'
Mi staras antaŭ nekonata pad'

Kaj - scias nenion, vere, tute nenion

Aŭguristo diru, montru ĉion jam
Estonteco malkaŝiĝu, ĉu ĉagreno, ĉu malam'
Pacienco elĉerpiĝis, regas nun enu'
De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu
De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Aŭguristo diru, montru ĉion jam
Estonteco malkaŝiĝu, ĉu ĉagreno, ĉu malam'
Pacienco elĉerpiĝis, regas nun enu'
De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu
De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu

language
epo esperanto
text+music
Bertilo
viewed
640 times
correction

Menu

# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z А-Я *

Misc info

Artists
18596
Lyrics
255279
Pageviews
132449980
Updated
28 August 2008 14:40:55 UTC

Ads