Lirama

Persone - Patro nia

  • original epo esperanto
  • translation nld dutch • Onzevadershow | only

Patro nia en ĉielo
Sur la alta dia tron'
Kiel strange Vi distingas
Inter virto kaj malbon'

Mi nur estas simpla homo
Tial mi demandas Vin
Kial malpermesi tion,
kio nur gajigas nin?

Laŭ skribaĵoj Vi elaŭdas
Preĝon de sincera hom'
Kaj etendas Vian manon
Sankta estu Via nom'

Sed malsataj kiuj kredis
Je la etendita man'
Preĝis vane dum jarmiloj
Nur por ĉiutaga pan'

De la sangaj batalkampoj
Tra la fumo kaj la fulg'
Vane kriis milionoj
Por kompato kaj indulg'

Pardonindas Vi sinjoro
Nur pro unu bona trajt'
Nome Via neekzisto
Ĝi ja estas Dia rajt'

language
epo esperanto
music
Martin
album
Sen
viewed
1005 times
correction

Menu

# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z А-Я *

Misc info

Artists
19080
Lyrics
261541
Pageviews
146480315
Updated
13 October 2008 19:22:18 UTC

Ads