Lirama

Persone - Nun mallumas ekstere

Nun mallumas ekstere
Ene flagras kandel'
Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj
Staras surtable botel'

Mi foliumas senpense
Tra malnova gazet'
Kaj ĉi-nokte mi certe enuas
En la profunda kviet'

Kial daŭre ŝi mankas?
Mi ne volas ŝin plu
Kial daŭre mi aŭdas la voĉon
Eĉ en kaoso kaj bru'?

Kaj min mankas la ruĝo
Kie estas ĝi nun?
Ĝi ne estis la ruĝo de fajro
Sed de morta foli' en aŭtun'

Mi nur volis komponi
Etan kanton al ŝi
Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas
Stultaĵoj aŭ ironi'

Kaj se vi ne kontraŭas
Tiam ĉesas mi nun
Kaj atendos por nova okazo
Je la leviĝ' de la lun'...

language
epo esperanto
album
Sen
viewed
898 times
correction

Menu

# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z А-Я *

Misc info

Artists
18549
Lyrics
254507
Pageviews
130772746
Updated
21 August 2008 17:59:49 UTC

Ads