Lirama

Dolchamar - Malbonulo



original   

Mi veturigas mian aŭton
Mi baldaŭ renkontas konaton
Mi rigardas knabinojn, tiujn amorajn incitemulinojn
Mi serĉas bongustan predon
La lastasemajna estas ankoraŭ en la kofrujo

Min policanoj haltigas
ĉe la ruĝa lumo
mian licencon nur kontrolas
ili serĉas iun frenezulon
la sun' brilas el mia dentar'
ili neniam divenas ke mi estas malbonulo

Malbonulo, malbonulo
Vi invitis al via hejmo malbonulon
Krokodilŝuoj kaj bukedo
Sonoras ĉe la pordo tri-du-un'-nun

En mia domo estas angul'
Por la aĵoj kiujn mi malamas
En mia domo estas angul'
Por la knabinoj, kiujn mi amas
Ne zorgu pri la makuloj
nek la kat' en la fridujo ek de lasta aŭtuno

De l' plafon pendas spegulglob'
La sofo estas el ruĝa led'
Kiam ni finas en la dormoĉambr', min tentas cigared'
La murojn kovras veluro
tio estas mirinda loko por malstreĉiĝi

 
language
epoepo
text+music
album
Lingvo intermonda
year
0
viewed
2170

Style Guidance
If you or your s.o.
wants to look
your best

Menu

 

Misc info

Artists
22726
Lyrics
296814
Pageviews
245730049
Updated
27 August 2009 17:01:39 UTC

Latest additions

Ads